Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/141

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

neniu prudenta merlango volus vojaĝi ien en la maro."

"Ĉu vere ne?" Alicio demandis tre mirigite.

"Kompreneble ne," respondis la Falsa Kelonio, "ĉar dum la vojaĝo li eble bezonos reklami siajn komercaĵojn en la vizitataj havenoj, kaj kunhavante fokenon li povos respondi senĝene al la demando: 'Ĉu vi havas afiŝon?' nur montrante al ĝi kaj dirante 'Jen, sidante sur la pakaĵoj, jena fiŝo!'"

Ĉar Alicio ne tuj komprenis lian klarigon pri la fiŝa afiŝo, la Falsa Kelonio ofendiĝis kaj la Grifo profitis la silenton por proponi ke nun Alicio rakontu al ili sian historion.

"Mi nur povus rakonti miajn aventurojn komencante per la hodiaŭa mateno," diris Alicio naive, "ĉar ne utilus priparoli la antaŭajn tagojn, eĉ la hieraŭan, pro tio ke mi ne estis la sama persono."

"Ĉion tion vi devas klarigi," diris la Falsa Kelonio.

"Ne, ne! la aventurojn antaŭ ĉio alia," diris malpacience la Grifo, "per klarigoj oni ja terure perdas la tempon."

Sekve, Alicio komencis rakonti al ili siajn aventurojn de la tempo kiam ŝi ekvidis la Blankan Kuniklon. En la komenco ŝi sentis sin tre timema, pro la fakto ke ambaŭ bestoj tre