Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/147

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiaj aferoj, kaj tre kontente ŝi konstatis ke ŝi povas facile identigi preskaŭ ĉion en la ĉambro.

"Jen," ŝi komencis, "sub la granda peruko, jen la juĝisto."

Sendube! Sed li estis ankaŭ la Reĝo, kaj ĉar li portis la kronon super la peruko (se vi volas vidi kiel, vidu la ilustraĵon sur paĝo 120) li havis la aspekton esti tre malkomforta; ankaŭ la krono certe ne sidis konvene.

"Kaj jen," pensis Alicio daŭrigante la klasifikon, "la ĵurintarejo, kaj jenaj dekdu kreitaĵoj—ŝi nepre devis uzi tiun vorton, ĉar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj—supozeble estas la ĵurintoj."

Ŝi du, tri fojojn ripetis la vortojn "ĵurintoj, ĵurintarejo," ĉar ŝi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj ŝiaj samaĝuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon.

La dekdu ĵurintoj skribadis (ĉiuj senescepte) sur ardezaĵoj.

"Kion ili faras?" ŝi flustris al la Grifo, "ja antaŭ komenco de la proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi."

"Ili skribas ĉiu sian propran nomon," la Grifo mallaŭte respondis, "pro la timo ke antaŭ la finiĝo de l' proceso ili forgesos ĝin."

"La stultuloj!" Alicio komencis per laŭta indigna voĉo, sed tuj ĉesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la juĝejo,"