Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/148

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj la Reĝo, almetinte la okulvitrojn, ĉirkaŭrigardis por sciiĝi kiu parolas.

Alicio povis certiĝi, same kvazaŭ ŝi rigardus la ardezojn de malantaŭ iliaj ŝultroj, ke ĉiuj ĵurintoj skribas sur la ardezoj "Stultuloj," kaj eĉ ŝi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia najbaro. "Kiam la proceso finiĝos," pensis Alicio, "oni havos sur tiuj ardezoj vere vidindan miksaĵon!"

La grifelo de unu ĵurinto komencis grinci. Tion kompreneble Alicio ne povis toleri. Do, ĉirkaŭirinte la juĝejon, kaj preninte oportunan starlokon malantaŭ li, ŝi tre baldaŭ sukcesis forŝteli nerimarkite la grifelon. Tiel lerte ŝi klopodis ke la ĵurinteto (ĝi estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien ĝi malaperis. Li do, post longa ĉirkaŭserĉado, fine klopodadis kiel eble plej bone skribi per unu fingro. Sed ne multe utilis tio, ĉar la fingro faris sur la ardezo nenian postsignon.

"La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Reĝo.

Laŭ tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj poste malvolvis la pergamenan rulaĵon, kaj legis laŭte:

               La Kera Damo bakis tortojn
                 En iu somertago!
               Lakeo ŝtelis tiujn tortojn
                 Kaj kaŝis sub kratago!