Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/152

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Kio tio estas pri tvinklo?" la Reĝo demandis.

"Ĝi komenciĝis per la Te—" diris la Ĉapelisto.

"Kompreneble tvinklo komenciĝas per T" diris vigle la Reĝo. "Ĉu vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?—vi daŭrigu!"

—"Mi estas malriĉulo," la Ĉapelisto rekomencis "kaj preskaŭ ĉio pli malpli tvinklis post la teo, sed la Martleporo diris—"

"Mi ne diris," la Martleporo rapide intermetis.

"Vi diris—" insistis la Ĉapelisto.

"Mi tion neas," diris la Martleporo.

"Li neas 'tion'" diris la Reĝo, "do ellasu 'tion' el la evidenco."

"Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris—" kaj la Ĉapelisto ĉirkaŭregardis por vidi ĉu ankaŭ li neos—sed la Gliro nenion neis, ĉar li profunde endormiĝis.

"Kaj poste," la Ĉapelisto daŭrigis, "mi tranĉis pli da buterpano—"

"Sed kion la Gliro diris?" demandis unu ĵurinto.

"Tion mi ne povas memori," respondis la Ĉapelisto.

"Se vi ne memoros," minacis la Reĝo, "mi ekzekutigos vin."

La kompatinda Ĉapelisto lasis fali la tetason