Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/154

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli bone progresi."

"Mi preferus hejmeniĝi por daŭrigi la temanĝadon," diris la Ĉapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de kantintoj.

"Vi havas la forpermeson," diris la Reĝo, kaj la Ĉapelisto tuj eliĝis la juĝejon, eĉ ne revestinte la ŝuojn.

—"Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la oficistoj. Sed antaŭ ol la oficisto atingis la pordon, jam la Ĉapelisto tute malaperis.

"Alvoku la duan atestanton," ordonis la Reĝo.

La dua atestanto estis la Dukina kuiristino. Ŝi portis en la mano la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaŭ la enveno; ĉar ŝi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite komenciĝis forta kaj konstanta ternado.

"Vi eldiru vian evidenc—" la Reĝo nur komencis.

"Rifuzas!" diris la kuiristino.

La Reĝo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallaŭta voĉo diris:—

"Ĉi tiun atestanton via Reĝa Moŝto devas kros-ekzameni."

"Nu, se tio estas nepre necesa," la Reĝo diris rezignacie, "mi faros ĝin laŭ mia eblo."

Do, faldinte la brakojn kaj sulkiginte la