Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/157

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

brovojn kontraŭ la kuiristino, ĝis liaj okuloj preskaŭ tute fermiĝis, li demandis per tre profunda voĉo:—"El kio oni faras tortojn?"

"Plejparte el pipro," respondis la kuiristino.

"El melaso," korektis iu dorma voĉo malantaŭ ŝi.

"Kaptu tiun Gliron," furioze kriis la Damo. "Senkapigu tiun Gliron! Eligu lin el la juĝejo! Subpremu lin! Pinĉu lin! Ŝiru al li la vangharojn!"

Dum kelkaj momentoj la tuta juĝantaro konfuziĝis, klopodadante eligi la Gliron. Kiam fine ĉio retrankviliĝis, la kuiristino jam malaperis.

"Ne grave estas," diris la Reĝo. Interne, li ja estis tre kontenta. "Alvoku la trian atestanton," li rapide daŭrigis, kaj aldonis per mallaŭta voĉo al la Damo:

"Bonvolu, mia karulino, mem krosekzameni la venontan. Pro tiu laboro la kapo al mi preskaŭ krevas."

Alicio observis la Blankan Kuniklon, dum li manfuŝas la liston, kaj ŝi tre miris kian ŝajnon havos la venonta atestanto; "ĉar," ŝi diris al si, "oni ĝis nun ricevis tre malmulte da evidenco."

Imagu al vi ŝian surprizon kiam ŝi aŭdis la kuniklon per la plej alta tono de sia kunikla voĉeto ellegi la nomon "Alicio."