Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/158

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Ĉapitro 12
Alicio atestanto

"Jen mi" ekkriis Alicio. Pro la eksciteco sin trovi alvokata, ŝi tute forgesis ke dum la lastaj minutoj ŝi tre multe kreskis; kaj tiel subite ŝi eksaltis supren, ke ŝi renversis per la jupo la ĵurintarujon, kaj faligis ĉiujn ĵurintojn sur la kapojn de la sube starantoj.

Jen ili kuŝis sur la planko kaj senhelpe baraktadis, rememorigante al ŝi kio okazis en la hejmo antaŭ unu semajno, kiam ŝi akcidente renversis el globo aron da ruĝaj fiŝoj.

"Ho, pardonu, mi petegas," ŝi ekkriis tre ĉagrenite, kaj komencis kiel eble plej rapide relevi ilin. La ĵus aludita akcidento ja venigis en ŝian kapon la ideon ke, se ŝi ne sukcesos tuj kolekti kaj residigi ilin, ili nepre mortos.

"La proceson oni ne povas daŭrigi," diris la Reĝo per tre serioza voĉo, "ĝis ĉiuj ĵurintoj residiĝos—ĉiuj." Ripetante la lastan vorton, li fikse rigardis Alicion.

Alicio do rerigardis al la ĵurintarujo, kaj vidis, ke pro sia eksciteco ŝi remetis la Lacerton kun