Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/161

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ne ankoraŭ mi malfermis ĝin," diris la Kuniklo; "sed ĝi ŝajnas esti letero skribita de la juĝato al—al iu."

"Nepre al iu" diris la Reĝo "escepte se ĝi estas skribita al Neniu, kaj ordinare oni ne skribas al li."

"Al kiu ĝi estas adresita?" demandis unu ĵurinto.

"Ĝi tute ne estas adresita," diris la Blanka Kuniklo. "Fakte, nenio estas skribita sur la eksteraĵo."

Dirante tion li malfaldis la paperon, kaj aldonis:—

"Post ĉio dirita, ĝi ne estas letero; ĝi estas versaĵoj."

"Ĉu ili estas skribitaj per la manskribo de la juĝato?" demandis alia ĵurinto.

"Ne," respondis la Blanka Kuniklo, "kaj jen la plej nekomprenebla afero."

Ĉe tio la mienoj de la tuta ĵurintaro proklamis plenan konfuziĝon.

"Do, li nepre imitis ies manskribon," diris la Reĝo. (La mienoj de la ĵurintoj reheliĝis.)

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," diris la juĝato mem, "mi ne skribis ĝin, kaj neniu povas pruvi ke mi skribis ĝin. Ĝi ja ne estas subskribita ĉe la fino."

"Se vi ne subskribis," diris la Reĝo, "tio nur pligravigas la ofendon. Vi nepre intencis ian