Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/163

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

                     Ke igos nin liberaj vi
                       Kiel nin vi nun vidas.

                     Supozis mi ke estis vi
                       Malhelpo al la planoj
                     (Dolor' vi for! ekkriis ŝi)
                       De ni kaj ĝi—pri ranoj.

                     Ne sciu li pri ŝia ŝat';
                       Ĉar tiu devas esti
                     Sekreta—kiel diplomat'!
                       Ĉu vi ne volas resti?


"Jen la plej grava evidencaĵo kiun ni ĝis nun aŭskultis," diris kontente la Reĝo, kaj frotis al si la manojn. "Nun do la ĵurintoj konsid..."

"Se iu el ili povos klarigi ĝin," diris Alicio—ŝi en la lastaj minutoj tiom grandiĝis ke ŝi jam ne timis interrompi eĉ la Reĝon mem—"mi donacos al li ses pencojn (250sd.); mi mem kredas ke enestas en ĝi eĉ ne unu ero da racia signifo."

Ĉiuj ĵurintoj elskribis sur la ardezoj ke "Ŝi kredas ke enestas eĉ ne unu ero da signifo," sed neniu el ili, malgraŭ la oferita premio, penis klarigi la versojn.

"Se enestas nenia signifo," diris la Reĝo, "tio ja ŝparos al ni multe da ĝeno, ĉar signifojn ni ne bezonas serĉi. Tamen, mi ne estas certa," li daŭrigis, etendante la versojn sur la genuo kaj kritike per unu okulo rigardante ilin; "Mi malgraŭ ĉio komencas trovi en ili ian signifon. Sed ne pri la talio. Nur rigardante la juĝ-