Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/164

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aton, oni tuj komprenas, kial ŝi ne laŭdis lian talion."

"Do jam ni faras progreson," li daŭrigis sinkontente. "Ni ĝin sciis tio kompreneble aludas la ĵurintojn. Al ŝi nur unu, du al li, Tri, kvar al ni li donis jen kion li faris disdonacante la tortojn."

"Sed," kontraŭdiris Alicio, "la daŭrigo montras ke ĉiuj venis re al vi.'"

"Kaj jen ili," triumfis la Reĝo, montrante sur la tablon. "Nenio povas esti pli klara pruvo ol tio. Ankaŭ tion ĉi atentu: Dolor' vi for, ekkriis ŝi. Ĉu vi, mia kara, (turnante sin al la Damo) ne ordonis ke la Loro estu for? Tamen, jen li sidas!"

"Certege," kriis la Damo, kaj furioze ĵetis kontraŭ la Loron grandan inkujon.

La inkujo trafis—ne la Loron—sed Bil Lacerton. Tiu jam de longe ĉesis skribi per la fingro, ĉar li ne sukcesis fari per ĝi markojn; sed nun la kompatinda besteto laboreme rekomencis la fingroskribon, uzante la inkon, kiu gutfalis de lia vizaĝo.

La Loro tute ne atentis la inkujon; li nur ĝentile klinis sin antaŭ la trono kaj majeste marŝis for.

"Doloro for! Do, Loro, for!" la Reĝo ripetis per speciale atentiga voĉo, kaj ĉirkaŭrigardis la ĉeestantaron kun afabla rideto.