Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/166

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj ŝi rakontis al la fratino laŭeble ĉiujn ĉi strangajn Aventurojn, kiujn vi ĵus tralegis.

Kiam ŝi finis la rakonton, la fratino kisis ŝin, dirante:—

"Jen tre kurioza sonĝo certege, Anjo. Sed jam malfruiĝas; vi do kuru en la domon por la temanĝo."

Alicio tuj levis sin kaj rajte pensis—dum ŝi kuras—kian mirindan sonĝon ŝi sonĝis!


Sed la fratino ankoraŭ sidis sur la deklivo, apogante la kapon per la mano, kaj rigardante la sunsubiron. Ŝi komencis pripensi la fratineton kaj ĉiujn ŝiajn aventurojn, ĝis ankaŭ ŝi falis en revon.

Jen ŝia revo:—

Unue pri Alicio mem ŝi revis. En ŝia fantazio denove la manetoj de Alicio kunligiĝis sur ŝiaj genuoj, denove tiuj klarbluaj okuloj de Alicio rigardas supren en ŝiajn. Ŝi kvazaŭ aŭdis la verajn voĉtonojn, kvazaŭ vidis tiun nur-Alician kapskuon (por postenigi la vageman buklon, kiu ĉiam malgraŭ ĉio volas fali antaŭ la okuloj); kaj dum ŝi aŭskultas—aŭ ŝajnas aŭskulti—la tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis plene posedata de tiuj strangaj sonĝvivaĵoj.

Jen la longa herbaĵo murmuris ĉe ŝiaj piedoj ĉar la Blanka Kuniklo preterpasas—jen la timi-