Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/97

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

koncerto kiun organizis la Kera Damo. Mi devis kanti:

               Tvink'l,[1]
 Tvink'l! Vesperteto
                 Kia via afereto?

Vi kredeble konas tiun kanton?"

"Mi certe aŭdis ion similan," diris Alicio.

"La daŭrigo," diris la Ĉapelisto, "estas jena."

               Tra l' aer' vi ŝovas vin
               Majeste, kiel anasin'.
                 Tvink'l, Tvink'l!...

En tiu momento la Gliro skuis sin kaj komencis dormkanti:

"Tvink'l, tvink'l, tvink'l."... Ĉar laŭŝajne ĝi havis la intencon daŭrigi sen fino tian tvink'ladon, oni pinĉis al ĝi la orelojn por ĉesigi ĝin.—

—"Nu, apenaŭ mi finis la unuan verson," diris la Ĉapelisto, "la Kera Damo eksaltis kaj laŭte kriegis: 'Li mortigas la Tempon; oni senkapigu lin.'"

"Ho, la kruela sovaĝulino," ekkriis Alicio.

"Kaj de post tiu tago ĝis nun," la Ĉapelisto malgaje daŭrigis, "la Tempo ĉion rifuzas al mi. Ĉiam konstante li nun donas al mi la sesan posttagmeze."

Vere frapanta ideo venis al Alicio. "Jen la kaŭzo, ĉu ne, pro kiu mi

vidas sur la tablo tiom da temanĝiloj?"

  1. Angla vorto kiu signifas "lumi kiel steloj lumas," "brili intermite."