Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/98

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Precize," respondis la Ĉapelisto, ekĝemante. "Ĉiam la tehoro, kaj neniam ni havas intertempon eĉ por viŝi la ilojn."

"Do, vi ĉirkaŭmovas vin?" demandis Alicio.

"Precize," diris la Ĉapelisto, "laŭ eluzo de la manĝiloj."

"Sed kio okazas," Alicio kuraĝis demandi, "kiam vi denove revenas antaŭ la unue uzitaj?"

—"Ni ŝanĝu la paroltemon," la Martleporo interrompis, oscedante. "Ĉi tio enuigas min! Mi proponas ke la Fraŭlineto rakontu al ni fabelon."

"Bedaŭrinde, mi eĉ ne unu povas memori," diris Alicio. La propono ja timigis ŝin.

"Do, la Gliro devas," ambaŭ kriis unuvoĉe. "Vekiĝu, Gliro!" Ili pinĉis ĝin sur ambaŭ oreloj samtempe.

La Gliro malrapide malfermis la okulojn, kaj diris per raŭka, malforta voĉo: "Mi ne dormis; la vortojn, kiujn vi ambaŭ diris, mi aŭdis ĉiujn, ĉiujn senescepte."

"Vi rakontu al ni fabelon," diris la Martleporo.

"Jes, bonvolu, mi petas," Alicio diris petege.

"Ankaŭ ne prokrastu," aldonis la Ĉapelisto, "ĉar, se vi prokrastos, vi nepre re-endormiĝos antaŭ ol fini."

La Gliro tuj komencis, tre rapidante:—"Estis iam tri fratinetoj, kiujn oni nomis Elnjo,