Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/99

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Lanjo, kaj Tinjo. Ili loĝis ĉe la fundo de tre profunda puto."

"Kion do ili manĝis?" diris Alicio. (La demandoj pri manĝaj kaj trinkaj aĵoj ĉiam havis por ŝi specialan intereson.)

Post du minuta konsiderado la Gliro respondis: "Ili nutris sin per melaso."

"Tion ja ili ne povus," Alicio protestis tre ĝentile, "ĉar ili fariĝus malsanaj."

"Kaj fakte estis" diris la Gliro "tre malsanaj."

Alicio penis imagi al si, kiaspeca estus la vivo, se ŝi loĝus en putfundo kaj nutrus sin per melaso; sed la peno estis tro konfuziga, sekve ŝi demandis: "Kial ili loĝis en la putfundo?"

—"Prenu pli da teo," diris al ŝi la Martleporo, kun tre serioza mieno.

"Ĝis nun mi havis neniom," respondis Alicio, ofendite, "sekve mi ne povas preni pli."

"Denove vi malpravas," intermetis la Ĉapelisto. "Ĉu vi ne devis diri ke vi ne povus preni malpli? Tre facile ja estas preni pli ol neniom."

"Neniu petis vian opinion," diris Alicio indignante.

"Ho, ho!" triumfe kriis la Ĉapelisto. "Kiu nun rompas la regulon pri personaĵoj?"

Al tio Alicio ne povis trovi taŭgan respondon. Sekve ŝi servis al si teon kaj buterpanon, kaj