Paĝo:Cart - Idola fori, 1910.pdf/1

Ĉi tiu paĝo estis validigita
IDOLA FORI

Idola fori, idoloj de l’ forumo, nomas Bacon la erarojn, kiujn ni ŝuldas al la influo de certaj publikaj dirmanieroj, de certaj komune akceptitaj aforismoj.

El niaj opinioj pri lingvo artefarita sendube multaj estas tiaj idoloj.

Ni do ekzamenu kelkajn el la inter ni plej kutimaj « truismoj ».

Volonte ni ripetas rilate al la elparolado: unu litero, unu sono! Neniu, kiu havas delikatan orelon, povas tamen dubi, ke pri la vokaloj tio ne estas vera; pri la konsonantoj tiu tro firma certigo ankaŭ estas erara: k sonas necese kiel g en la vorto ekzemplo, se flue kaj ĝuste ni volas alparoli la z, — kaj b sonas kiel p en absurda.

Ĉu oni rajtus riproĉi pri tio D-ron Zamenhof? Ĉu tio estas grava?

Ne, absolute ne!

Niaj reguloj, ĉar ili estas praktikaj, estas kaj devas esti nur proksimumaj. Pli ol sesdek signojn ni bezonus por montri la diversajn sonojn de Esperanto, kiu tamen pro belsoneco ne havas tro da ili. Sesdek signoj! Ĉia uzado, ĉia propagando fariĝus neebla!