Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/26

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi manĝadis grasigajn manĝaĵojn, kaj forgesis ĉion pri la kreitoj kuŝantaj en la terpoma bedo. Mi komencis okupi la situacion en la mondo ĝentila, al kiu miaj talentoj kaj beleco min rajtigis. Sed —”

Li maldaŭris, ĵetante denove tiun rigardon super la ŝultro.

“Kvankam mi vivadis kviete dum monatoj, mi estis trovonta ke la kreitoj en la bedo estas ne tiel forgesemaj, kiel mi; kaj ke, se ili faris nenion dum iom da tempo, estis nur por tio, ke ili zorge komplotis inter si, kiel plej bone ili povu ellabori sian venĝon. Post la necesa tempspaco, ili kompletigis la planon; tion mi estis baldaŭ ekscionta.

“Ununokte mi revenis domon de iu balo, kie mi estis ĉiuflanke admirita, kaj