Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/32

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vento kiu raŭŝis tra arbaj branĉoj, tiam la astma spirado de multego de mopsaj hundoj ie proksimaj al mi. Io antaŭen tiregis miajn paŝojn ĉirkaŭ la domo ĝis la ĝardeno, kaj tie en la sangeca lumo mi vidis — aŭskultu! du malrektajn, ĝibajn arbojn, kreskintajn el la terpoma bedo. Anstataŭ havi foliaĵon, ili estis kovritaj je ia frukto; mi rigardis la frukton, kaj vidis, ke unu arbo portas onkletojn, la alia mopsetojn. La nigraj branĉoj de la du naŭzigaj kreskaĵoj svingadis malrapide en la ruĝa aero, kaj ĉiu onkleta vizaĝo rigardis min tra grandaj okulvitroj, montrante tri-kvar dentojn en ridaĉo malama, dum ĉiu mopseto astme spiregis kontraŭ mi. Mi staris nun sub la arboj, kaj suprenrigardante