Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/44

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne ĉiam povos forkuri de ĝi. Kiu antaŭvidas la tempon kaj la manieron, je kiu ĝi intencas min pereigi? Eble estos morgaŭ: mi ne scias. Vere, kelkfoje mi preskaŭ komencas voli, ke mi estu ne mortiginta mian onklon kaj lian mopson. Ĉu vi sentus tiel, sinjoro, en mia situacio?”

Li ĉesis, kaj per sia kulereto mediteme pikfrapis la ovŝelon longtempe malplenan. La restoracio estis malluma, dezerta; ĉirkaŭ ni estis atmosfero de soleco kaj mistero, popolita, al mia ekscitita cerbo, je vagantaj fantomoj de mopsaj hundoj, rigardantaj nin de ĉie. Unu kelnerino sola restis en la manĝejo, aran ĝanta la forlasitajn tablojn. Tiu nun alproksimiĝis kaj malfermis fenestron