Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ÇAPITRO I

La fundamenta helplingva principo

Kiel ĝi estas aplikata
en la sistemo aktuala de Ido


«La pli bona internacia lingvo, diras prof. Jespersen, estas tiu kiu prezentas la plej grandan facilon por la plej granda nombro da homoj.»

«Tiu difino, aldonas s-ro Couturat, sufiĉas por determini komplete la solvon de la problemo.»

De tiu kriterio de la «plej bona» internacia lingvo sekvas logike iu kvanto da principoj kiuj devos servi kiel bazo netuŝebla por la tuta konstruaĵo; — principoj gvidaj, — se mi rajtas tiel diri, — kiuj gvidos la kreanton de la lingvo dum çiuj liaj esploroj, kaj inspiros lin çe la elekto de la formoj plej konvenaj. Ni studu tiujn principojn, kaj vidu kiel ilia aplikado estas farita en Ido.

Ŝajnas al mi ke la unua devas esti formulita jene:

La internacia lingvo devas esti absolute regula.

Se tiu principo estas tuŝita, kaj se, en unu kazo, aŭ en du specifaj kazoj, oni trovas bonajn kialojn por malobservi ĝin, oni malfermas tutgrande la pordon al arbitreco: Je ĉiu paŝo oni spertos la bezonon aldoni esceptojn, novajn malregulecojn, sub preteksto doni al la lingvo pli da varieco, aŭ pli da riĉeco.

La malregulecoj kaj la esceptoj svarmas en Ido: