Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/5

Ĉi tiu paĝo estis validigita
Enkonduko


En ĉiuj tempoj filozofoj kaj multaj kuracistoj ekkonis la gravan influon de la spirito sur la korpon por kuracado de malsanoj.

Jam en la greka epoko Hipokrato montris, ke ne la medikamentoj solaj, sed ankaŭ la konfido al ili kuracas. – Antaŭ 1900 jaroj Jesuo instruis jene: Se vi kredas, vi estos kuracata; li eĉ diris: ĉio estas ebla por tiu, kiu kredas. – Inter la modernaj scienculoj ni citu nur du antaŭbatalantojn por la teorio de la potenco de l’ penso en kuracado: la germanan filozofon Kant kaj la kuraciston Hufeland (18a jarcento), kies skriboj pri tiu temo estis tiam gravaj paŝoj antaŭen en tiu rilato.

Multnombraj estas la sciencaj kaj popularaj verkoj, kiuj pritraktas tiun interesan temon, kaj dum la lastaj 20 jaroj ili ekstreme plimultiĝis.

Tiurilate la Nord-Amerikanoj superis la ceterajn popolojn. De post la fino de la 19a jarcento ekfloris en Usono abunda literaturo, kiu pristudas la metodojn de flegado de la spirito, de la penso, por atingi korpan sanon. Tiuj metodoj, ĉu religiaj, ĉu sciencaj, ĉu duone