Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĉi aŭ tiu aparta cirkonstanco, sed unu afero estas certa, nome ke oni firme kredu al la bona efiko de la elektita kuracmetodo, kiu ajn ĝi estu. La kredo savas! Jen la granda, eterna vero.

Tiun veron neniu saĝa homo neas; ĉiuj rimedoj estas taŭgaj, kondiĉe ke ili estas raciaj kaj ne kontraŭaj al la atingota celo, sed ĉiam ĉefa kondiĉo estas la forta konfido al la efiko. Ĉiuj kuracistoj spertis, ke la pacientoj, kiuj sekvas iliajn ordonojn kun absoluta kredo al la sukceso, pli rapide resaniĝas ol tiuj, kiuj obeas sen la sama konfido.

*

En ĉiuj korpaj malsanoj oni devas konsideri du elementojn: la materialan (fizikan) difekton kaj la mensan (psikan) influon.

La fizika difekto estas ofte okulvidebla, palpebla, ĝi evidentiĝas per doloroj aŭ aliaj tuj rekoneblaj simptomoj. Sed la efektiva korpa malsano estas preskaŭ ĉiam akompanata de spika influo pli aŭ malpli sentebla laŭ la grado de imageco de la malsanulo.

Kiam ni sentas doloron, nia atento estas altirata al la dolora parto, kaj jen karakteriza fenomeno: la koncentriĝo de nia penso al tiu parto tuj emas pligrandigi la suferon. Ju pli longe, ju pli intense ni fiksas la atenton al la doloro, des pli akra ĝi emas fariĝi. Male, se