Ekster la ĉi supraj agadaj kunsidoj okazis 29 fakaj kunestoj. De post tiu tre bela kaj tre sukcesplena kongreso, Esperanto faris tre grandajn progresojn en Anglujo, kiu posedos nun tre potencan nacian asocion kun filioj en siaj vastaj kolonioj.
20a Demando: Kion vi scias pri la IVa Universala Kongreso de Esperanto?
Respondo: La IVa kongreso okazis en 1908a (17. — 22. Aŭg.) en Dresdeno (Germanujo). Dum siaj agadaj kunsidoj la kongreso manifestis sian plenan konfidon al la Lingva Komitato kiel al la nur de kelkaj monatoj elektita Akademio, ke ili gardos la fundamentajn principojn de la lingvo kaj kontrolos ĝian evoluon; ĝi ankaŭ deziras, ke ĉiuj asocioj kaj grupoj esprimu tian saman konfidon.
Poste venas la interrilatoj kun la Delegitaro, pri kies rolo kaj rezultatoj ni parolos pli malsupre. (Vidu resp. 49an.)
Pro tio, ke la L. K.anoj loĝas malproksime unu de alia kaj estas malfacile rapide ekzameni demandon, la Lingva Komitato elektis Akademion, konsistontan nur el 18 anoj. 9 el ili estis tiam elektataj (1an de Aŭg. 1908a). (Vidu respondon 27an.)
Krom la agadaj kunsidoj okazis 31 fakaj kunestoj.
La Dresdena kongreso, protektita de l’ reĝo de Saksujo kaj bonvole salutata de l’ germana imperiestro, signas rimarkindan epokon de la Esperanta movado, la epokon de la oficialaj aproboj. Krom la belaj festoj, simile kiel en la aliaj kongresoj, profesiaj aktoroj pre-