Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/37

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tial apartaj personoj kuniĝas en grupojn kaj societojn, kaj la grupoj kaj societoj devas interkomunikiĝi, por priparoli kaj aranĝi entreprenojn komunajn. Tiel longe, kiel ni tion ne havos, ni ĉiam estos tute senfortaj, ĉar ĉiufoje, kiam aperos la neceso fari ian laboron komunan, troviĝos neniaj plenumantoj; ĉiu aparta persono aŭ societo diros: „mi estas tro malforta aŭ ne sufiĉe aŭtoritata“, aŭ „mi ne volas labori sola por la tuta esperantistaro, ĉar eble oni povus rekompenci min nur per atakado aŭ nekompreno de miaj bonaj intencoj“. Se ni ne volas esti tute senfortaj, la esperantistaj grupoj kaj societoj devas en orda maniero, per rajtigitaj delegitoj, periode priparoli kaj aranĝi ĉiujn necesajn komunajn entreprenojn. La plej bonan rimedon por tio prezentas niaj internaciaj kongresoj.

Ĉar ĉiu esperantisto estas homo libera, neniu havas ankaŭ la devon alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj esperantistoj (se li nur ne ŝanĝas la lingvon laŭ sia bontrovo kaj ne perdas per tio la rajton sin nomi esperantisto); sed la plimulto de la esperantistoj havas la deziron alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj, ĉar ili konscias tre bone, ke nia afero postulas antaŭ ĉio plenan unuecon kaj Esperanto progresos nur tiam, kiam siajn proprajn kapricojn, dezirojn aŭ opiniojn ĉiu esperantisto submetos al la deziro kaj opinio de la plimulto. Tial estas necese, ke pro ĉiu aperanta demando ni havu la eblon scii la veran opinion de la plimulto. Tiel longe, kiel ni tion ne havos, al ni ĉiam minacos anarĥio, ĉiam troviĝos personoj, kiuj diros, ke nur ilia opinion estas la opinio de la plimulto kaj ke ĉia alia opinio estas nur maljusta altruda aŭ provo de regado. Se ni deziras, ke la esperantistoj laboru en plena unueco, ni devas, de tempo al tempo, en orda maniero, ankaŭ per rajtigitaj delegitoj, esplori kaj publike klarigi pri diversaj aperantaj demandoj la deziron kaj opinion de la plimulto, kaj por tio ankaŭ la plej bonan rimedon prezentas niaj internaciaj kongresoj.

Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian agadan rolon, ĉar ili ne estis organizitaj kaj ne havis la eblon aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon. Ni povis decidi nur pri demandoj plej