Paĝo:De Saussure, Horace - Ascendo al Monto-Blanka en 1787, 1918, De Saussure.pdf/5

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ASCENDO AL MONTO-BLANKA
(EN 1787)
DE H. B. DE SAUSSURE.

Diversaj periodaĵoj sciigis al la publiko, ke dum la monato aŭgusto 1786 du loĝantoj de Chamounix, S-ro Paccard, doktoro je medicino, kaj la gvidisto Jacques Balmat, atingis la supron de Monto-Blanka, kiu estis ĝis tiam rigardita kiel nesurirebla. Mi tuj la sekvintan tagon ĝin eksciis kaj senprokraste ekvojaĝis por se fareble sekvi iliajn paŝojn. Sed pluvoj kaj neĝoj devigis min forlasi la entreprenon ĝis la proksima jaro. Al Jacques Balmat mi komisiis esplori la montegon je komenco de junio kaj averti min pri la momento, kiam la platiĝo de la vintraj neĝoj igos ĝin alirebla. Intertempe mi iris al la Provenca marbordo por fari eksperimentojn kun tiuj komparotajn, kiujn mi intencis provi sur Monto-Blanka.

Dum la monato julio Jacques Balmat sensukcese faris du ascendprovojn; tamen li skribis al mi, ke sendube oni povos ascendi en la unuaj tagoj de julio. Mi tiam ekveturis al Chamouni. En Sallenche renkontis mi la kuraĝan Balmat, kiu estis ekvojaĝanta Ĝenevon por anonci al mi siajn denovajn sukcesojn; la 5an de julio li estis suprenirinta ĝis la pinto de la montego kune kun du aliaj gvidistoj, Johan-Miĥael Cachat kaj Aleksis Tournier. Kiam mi alvenis en Chamouni, pluvis, kaj la malbela vetero daŭris preskaŭ kvar semajnojn. Sed mi estis decidinta atendi ĝis fino de la sezono, prefere ol maltrafi la oportunan okazon. Fine ĝi venis, tiu momento tiom dezirata, kaj mi ekmarŝis la 1an de aŭgusto, akompanata de unu servisto kaj dek ok gvidistoj, kiuj portis miajn fizik-instrumentojn kaj la tutan ilaron, kiun mi bezonis. Mia pliaĝa filo vigle deziris akompani min; sed mi timis, ke li estas ne ankoraŭ sufiĉe fortika kaj ekzercita al tiaj marŝoj. Mi postulis, ke li rezignu. Li restis ĉe la „Prieuré“, kie li tre zorge faris observojn al tiuj kunrespondajn, kiujn mi estis faronta sur la montsupro.

Kvankam estas apenaŭ du mejloj kaj kvarano rektlinie de la Prieuré de Chamouni ĝis la pinto de Monto-Blanka, tiu ekskurso ĉiam postulis almenaŭ dek ok marŝhorojn, tial ke ekzistas danĝeraj lokoj, malrektaĵoj, kaj proksimume mil naŭcent dudek klaftoj ascendendaj.

Irante de la „Prieuré“ ĝis Monto-Blanka tra la monto „La Côte“, oni unue sekvas la al Ĝenevo kondukantan vojon, ĝis la vilaĝo „Les Bossons“, kaj tie oni uzas la vojeton, kiu atingas la samnoman glaciejon. Sed je malsupro de la deklivo, kiu kondukas al tiu glaciejo, oni iras dekstren tra la vilaĝeto de l’Mont. Iom trans tiu vilaĝeto oni ekascendas, sekvante la bordon de la torento, kiu ŝprucas el la Taconay-glaciejo. Tiu suprenirejo estas tre sovaĝaspekta, funde de mallarĝa valeto, lokita kontraŭ la Taconay-glaciejo, kiu svarmas je glaciaĵoj, ne blankaj kaj puraj, kiel tiuj de „Bossons“, sed malpurigitaj de nigra koto kaj tratranĉitaj de samkoloraj ŝtonegoj; sed daŭrigante la ascendon.