Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/100

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam ili aproksimiĝis, Paŭlo kaj Vendredo deziris ke mi tuj ataku ilin. Sed mi deziris indulgi ilin, kaj mortigi malmultajn laŭeble. Mi ordonis ke du viroj, laŭteren rampu manepiede, por ke oni ilin ne vidu; kaj, alproksimiĝinte ilin, ne pafu ĝis mi ĝin ordonos.

Baldaŭ tri el la ŝipanaro alproksimiĝis. Ĝistiam mi nur aŭdis iliajn voĉojn; sed, alproksimiĝinte, ke mi ilin povis vidi, Paŭlo kaj Vendredo leviĝis kaj pafis. Du viroj falis mortpafitaj, la du plej malbonaj el la ŝipanaro, kaj la tria forkuris. Je la pafilbruo, mi alkuris, sed estis tiel malluma, ke la viroj ne povis eltrovi, ĉu ni estas tri aŭ tri dudekoj.

Okazis, kiel mi deziris, ĉar mi aŭdis ke la viroj demandis: “Al kiuj ni devas kapitulaci, kaj kie ili estas?” Vendredo respondis, ke Paŭlo estas kun la reĝo de la insulo, kiu havis viraregon. Pri tio, unu el la ŝipanaro diris, “Se Paŭlo indulgos niajn vivojn, ni kapitulacos.” “Tiuokaze” Vendredo daŭrigis, “vi sciiĝos la reĝan volon.” Tuj Paŭlo parolis al ili: “Vi konas mian voĉon; se vi demetos viajn armilojn, la reĝo indulgos viajn vivojn.”

Ili nun ĵetis sin sur la genuojn por indulgigi la vivon. Mi zorgis, ke ili ne vidu min, kaj promesis al ili, ke ili vivos, sed ke mi elektos kvar el ili