brulas surmare iomproksime, ĉar ni aŭdis pafbruon.
La vento ankoraŭ estis favora, tial ni veturis al la proksimeco, kie la lumo vidiĝis, kaj post duonhoro, klariĝis al ni, ke marmeze brulas ŝipo granda. Mi ordonis ke oni pafu kvin pafojn, kaj poste ni atendis la ektagiĝon. Sed noktmeze la ŝipo eksplodis, la flamoj forŝutis, kaj la ŝiprestaĵo subakviĝis. Ni elpendigis lanternojn kaj daŭrigis la pafadon tutanokte por sciigi ke iu helpos ilin.
Je la oka horo morgaŭtagmeze, ni eltrovis per vidilo ke du el la ŝipboatoj, plenaj de viroj, restas enmare. Nun vidis nin la viroj enboataj, kaj penis laŭeble, ke ni vidu ilin, kaj duonhore, ni atingis ilin.
Nepriskribebla, la sceno, kiu okazis, kiam la malfeliĉaj Francoj (tiaj do ili estis) atingis ŝipbordon. Pri malĝojoj kaj timoj, ĉio tuj priskribiĝis — sopiroj, ekĝemoj kaj larmoj fariĝas la tutaĵo ilia, sed tia ĝojkaŭzo vere estis tromulte por homoj malfortaj.
Kelkaj ĝojkriegis kvazaŭ ili krevu la ĉielon, aliaj ploregis kaj tordis la manojn kvazaŭ en la profundegaĵo de malĝojo, kelkaj dancadis, ridadis, kantadis, sed ne malmultaj estis mutaj, malsanaj, malfortaj, svenantaj, aŭ duonfrenezaj, kaj vidiĝis du aŭ tri, kiu dankis Dion.