Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/124

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ordonis, ke siaj anoj pafu unuigite sur ilin; por ke tiuj, unue aperante falu mortigitaj, kaj ke teruro kaj timego ekkaptu la ceterajn.

Tiam la ĉefo kaj grupo eliris el la arbarlimo, kie ili ĝis tiam atendis, kaj tiam triflanke atakis la malamikojn pafilkape, glave, bastone, tiel brave, ke la ruĝuloj laŭte ekkriegis kaj forkuris laŭeble. Ĉar la ĉefo ne volis postsekvi ilin, ili sendanĝere revenis marbordon, kie kuŝas iliaj boatoj.

Sed ne finiĝis ilia malvenkego; ĉar, tiutage blovis granda ventego, tial la boatoj ne povis ekveturi; kaj, tiunokte ia alfluo ŝovis la plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenaŭ povis surmariĝi, kaj la ondoj disrompis kelke da ili.

Tagiĝon, vidante, kiel troviĝis la aferoj, ia ĉefo diris: “Se ni permesos tiujn virojn, ke ili eniras en siajn boatojn kaj reiras, ili sciigos al ia ceteraj el la gentoj surkontinentaj, ke ni estas tie-ĉi, kaj militoj neniam finiĝos tiel longe kiel ni vivos; sed, se ni ilin detenos tie-ĉi, kaj agos bone al ili, ili ne malutilos nin.” Tial, por certigi, ke ili ne lasu la insulon, la ĉefo ordonis ke iom da ligno de seka arbo alportiĝu, kaj bruligu la boatojn.

Tion vidante, la ruĝuloj kuris ĉirkaŭ ia tuta