Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/132

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

deziras edziĝi kun ŝi. Tial mi parolis iom varmvoĉe kaj diris al li, ke li bone pripensu la aferon, ĉar la junulino ne estas edukita samrange laŭ li. Sed ridetante li diris, ke mi juĝas malprave; estas Jako de Ĉiametio, por kiu li petegas.

Tion aŭdante, mi multe ĝojis, ĉar mi sciis, ke la junulino estas laŭeble bona, kaj mi juĝis, ke Jako estas bona; tial, samtage mi donis ŝin al li, por ke ŝi estu lia edzino. Ili estis havontaj pecegon da tero por kreskigi rikolton sur ĝi, kaj domon, kaj budojn por iliaj kaproj kaj provizoj.

La insulo nun estis planata jene: Okcidentparto resti senkultura, tiel ke surteriĝante, la sovaĝaj gentoj povos veni-deiri, neĝemante iun. Malnova domo esti por la ĉefo kaj ĉiuj la arbetaĵoj nun etendante ĝis la rivereto; sudparto por la blankuloj; kaj la nekulturita parto de la insulo por la ruĝuloj kies boatojn ni bruligis.

Mi pripensis, ke estas unu donaco, pri kiu mi jam ne pensis, nome la libro de la Dia Vorto; kiun mi sciis, donos al ili novan forton por laborado, kaj helpos al ili elporti la tentojn de la vivo. Tial mi ordonis, ke ĉiuj kolektu ĉirkaŭ mi, kaj levante tiun-ĉi Ĉeflibron, mi diris, “Ĝin ŝatu! Ĝin