Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/141

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nin por vidi tiun-ĉi strangan vidaĵon, kiu vere estas granda domo, konstruita per palisetoj, sur kiuj estis pendigitaj plataĵojn el la plej bona materialo, kiun oni povas fari el argilo. Ĝi havas brilan glazuron sur ĝi, kiu brilas en la sunlumo kvazaŭ vitro. Ĉe la flankoj de la domo estas folioj kaj helikformaj ornamoj, pentritaj per blua kolorilo, kaj la ĉambraj muroj estis faritaj el malgrandaj platoj en ĉianuanca ruĝaj, bluaj, kaj verdaj koloroj, kun iom da oro sur ili diverse tre strangforme, sed farita bonguste; kaj ĉar la sama speco de argilo estis uzita por kunigi la platojn, oni ne povas vidi, kie ili kuniĝas. La plankoj de ĉiuj ĉambroj estas samaĵoj, kiel ankaŭ la tegmento, sed tiu-ĉi estas tute nigra por deteni la varmegon de la sunradioj. Se mi havus pli multe da tempo, mi estus ĝojinta vidante plu pri tiu-ĉi stranga loko, ĉar estas fiŝlagetoj, aleoj kaj kortoj, ĉiuj faritaj simile.

Tiu stranga vidaĵo min detenis du horojn de miaj kunuloj; reveninte al ili, mi pagis punmonon al nia ĉefo, ĉar li kaj la ceteraj tiel longe atendis pro mi; ja ni multe riskis, ne restinte kun la ceteraj.

Post du tagoj ni atingis la Grandan Muron, kiu estis konstruita kiel fortikaĵo por gardi la landon