gajeco, kaj mi donis al li iom da pano kaj rizo.
Tiunokte, ni silente ripozis, sed ne longe dormis, ĉar, post kelke da horoj, iaj grandegaj bestoj malsuprenvenis al la maro, por sin bani. La malfeliĉa knabo ektremis de kapo al piedoj pro la vidaĵo. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian boaton, kaj, kvankam estis tro mallume por ĝin bone vidi, ni aŭdis ĝin blovi, kaj sciis, pro ĝia bruego, ke ĝi certe estas granda. Fine, la bruto tiom alproksimiĝis la boaton, kiom la longeco de du remiloj; tial mi pafis sur ĝin, kaj ĝi nagis alteren.
La blekegoj kaj kriegoj, kiujn faris bestoj kaj birdoj pro la bruo de mia pafilo, ŝajne montris, ke ni faris malbonan elekton por surterejo; sed, vole ne vole, ni devis iri surtere por serĉi freŝan fonton, por ke ni povu plenigi niajn barelojn. Zuro diris, ke li eltrovus, ĉu la fontaj akvoj taŭgas por trinki, se mi permesus al li preni unu el la botelegoj, kaj, ke li ĝin reportos plenigitan se la akvo estas bona. “Kial vi volas iri?” mi diris; “Kial mi ne estas ironta? Vi povas resti en la boato.” Kontraŭe, Zuro diris, “Se la sovaĝuloj venos, ili min manĝu; sed vi forkuru.” Mi devis ami la junulon pro la afabla parolado. “Nu,” mi diris, “Ni