Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/26

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi faris signojn, ke ili alportu iom da nutraĵo al mi, kaj ili siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj, duonhore revenis kun iom da sekiĝita viando, kaj ia greno kiu kreskas en tiu parto de la mondo. Tion-ĉi ni deziregis, sed ne sciis, kiel havigi ĝin, ĉar ni ne kuraĝis iri surteron al ili, nek ili kuraĝis alproksimiĝi al ni.

Fine, ili eltrovis peron sendanĝeran por ni ĉiuj. Alportante la nutraĵon al la marbordo, ili ĝin demetis kaj tre fortirigis si mem dum ni ĝin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonŝance, ni baldaŭ kaptis grandan donacon por ili; ĉar du sovaĝaj bestoj de la sama speco, pri kiu mi jam priparolis, venis plenĉase de la montetoj al la maro.

Ili naĝis kvazaŭ ili venis por sportigi. Ĉiuj forkuris de ili krom tiu, kiu portas la lancon. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian boaton; tial mi ĝin atendis kun mia pafilo; kaj tuj kiam ĝi estis en pafspaco, mi ĝin pafis tra la kapo. Dufoje ĝi subakviĝis kaj dufoje ĝi suprenleviĝis; kaj