Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/29

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis ĉe la ŝipflanko. La viroj parolis kun ni per la franca lingvo, sed ni ne povis kompreni tion, kion ili diras. Fine, Skoto surŝipe diris per mia lingvo, “Kiu vi estas? De kien vi venas?” Mi diris al li iomvorte, kiel mi liberiĝis de la Maŭroj.

Tiam, la ŝipestro invitis min veni ŝipbordon, kaj enŝipis min, Zuron kaj ĉiujn miajn posedaĵojn. Mi diris al li, ke li havu ĉion, kion mi havas; sed li respondis, “Vi estas rericevonta viajn posedaĵojn post kiam ni atingos teron, ĉar mi por vi nur faris tion, kion por mi vi farus samstate.”

Li pagis al mi multan monon por mia boato, kaj diris, ke mi ricevos egalan monon por Zuro, se mi lin fordonus. Sed mi diris al li, ke liberiĝinte kun helpo de la knabo, mi lin ne volas vendi. Li diris, ke estas juste kaj prave por mi tiel senti, sed, se mi decidus fordoni Zuron, li estus liberigota dujare. Tial, ĉar la sklavo deziris iri, mi nenial diris ne. Trisemajne mi alvenis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj nun mi estis liberulo.

Mi ricevis multan monon por ĉiujn miaj posedaĵoj, kaj kun ĝi, mi iris surteron. Sed mi tute ne sciis, kion nun fari. Fine mi renkontis viron, kies stato estas laŭ la mia, kaj ni ambaŭ akiris pecon