Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/34

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unu boateto restis ĉe la ŝipflanko, tial ni enboatiĝis en ĝin. Tie ni ĉiuj troviĝis, sur la malglata maro! La koro de ĉiu nun malfortiĝis, vangoj paliĝis, kaj niaj okuloj malklariĝis; ĉar estas nur unu espero, eltrovi ian golfeton, kaj iel atingi rifuĝejon apudteran. Ni nun tute transdonis niajn animojn al Dio.

La maro pli kaj pli malglatiĝis kaj ĝia blanka ŝaŭmo tordiĝis kaj bolis. Fine, la ondoj en sia furioza sporto disrompiĝis kontraŭ la boatflanko, kaj ni ĉiuj elĵetiĝis.

Mi povis bone naĝi, sed la povo de la ondoj kaŭzis, ke mi perdis mian spiron tro multe por tion fari. Fine, unu granda ondo terenportis min, kaj lasis min sendanĝere, kvankam konsumite pro timego. Mi starigis min sur piedoj, kaj penadis laŭeble surteriĝi, sed ĵus tiam, la kurbo de ondego suprenleviĝis kvazaŭ monteto, kiun eviti, mi tute ne havis sufiĉan forton, tial ĝi marenportis min. Mi laŭeble penadis naĝi supraĵe, entenante mian spiron, por tiun fari. La sekvanta ondo estis egale alta, kaj enfermis min en sia vasto. Mi detenis miajn manojn ĉe mia flanko, kaj tiam, mia kapo ekeliĝis de la ondoj. Tio donis al mi kuraĝon kaj spiradon, kaj baldaŭ miaj piedoj sentis teron.