Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/43

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

multa parto de la ŝarĝo estis ŝnuregoj, kiuj ne estus tre utilaj al mi.

Tiamaniere, mi pasigis la dekdu tagojn, sur la insulo, kaj mi surterigis ĉion, kiun unu paro de manoj eble povis levi; kvankam, se la maro estus trankvila, mi eble estus povinta surterigi la tutan ŝipŝarĝon, pecon post pecon.

Kiam mi naĝis la lastan fojon al la ŝipruino, la vento blovis tiel severege ke mi decidis iri la sekvantan fojon laŭ forfluo. Mi trovis iom da teo kaj kelke da ormoneroj; sed rilate al la oro, ĝi ridigis min, kiam mi ĝin rigardis. “Ho senutilaĵo!” mi diris, “vi ne povas utili ion al mi! Mi vin ne zorgas savi. Restu, kie vi kuŝas, ĝis la ŝipo pereos; tiam, pereu vi kune kun ĝi.”

Tamen, mi pripensis, ke estos egalbone por mi kunpreni ĝin; tial mi ĝin metis en pecon de velo, kaj ĝin ĵetis sur la ferdekon, por ke mi ĝin metu sur la floson. Baldaŭ la vento blovis de la marbordo, tial estis necese, ke mi nun rapide renaĝu; ĉar mi sciis, ke je la turniĝo de la fluo mi trovus malfacilaĵon por atingi la terbordon. Sed, spite la ventego, mi sendanĝere atingis mian budon. Tagiĝe, mi elpuŝis mian kapon el la budo