sur krudan kaj dezertan parton de la terglobo, sed ne troviĝas sur ĝi sovaĝaj bestoj por mortigi aŭ vundi min. Dio sendis la ŝipon tiel apud mi, ke mi povis havigi ĉion, kion mi bezonos por la restaĵo de miaj tagoj. Estu la vivo, kia ĝi estos, tre multe estas, pro kio mi devas danki al Dio. Kaj mi baldaŭ forlasis ĉiujn malĝojajn pensojn, kaj eĉ ne plu rigardis pro velŝipo.
Miaj posedaĵoj el la ŝipruino jam kuŝis en la kaverno dek monatojn, kaj estas nun tempo por ordigi ilin, ĉar ili plenigis la tutan spacon, kaj ne lasis al mi ion enloĝejon; tial mi pligrandigis mian kaverneton, elfosante ĝin pli malantaŭen en la sablan ŝtonegon. Poste mi etendis ĝian enirejon ĝis la palisaro, kaj tiamaniere faris postvojon al mia domo. Tion farinte, mi fiksis bretaron ĉiuflanke, por enteni miajn posedaĵojn, kio kaŭzis mian kavernon prezenti ŝajnon kvazaŭ magazeno plena je komercaĵoj. Por fabriki la bretarojn mi dehakis arbon, kaj ellaboris ĝin per segilo, hakilo, rabotilo, kaj kelke de aliaj iloj.
Tiam mi faris seĝon kaj skribtablon. Mi frumatene leviĝis kaj laboris ĝis tagmezo. Manĝinte mian manĝon, mi foriris kun mia pafilo. Reveninte,