kiu kreskis ne malproksime de la marbordo; sed simile al la ŝipboaton, tiun mi ne povis movi.
Kion fari? Mi nun ebenigis kaj glatigis la tutspacon de la boato ĝis la maro, por ke la boato glitiĝu maren; sed tiu plano ne sukcesis; mi decidis provi alian planon; nome, elfosi fosaĵon por konduki la maron al la boato. Tamen, por tion fari, estus necese, ke mi fosu tian grandan profundon, ke la laboro okupus unu viron kelke da jaroj. Kaj tro malfrue mi trovis, ne estas saĝe ellabori projekton antaŭ ol mi unue pripensis la penadon kaj koston.
“Nu do,” mi pensis, “mi devas forlasi la boaton, kaj tial miajn tutajn esperojn pri lasi tiun-ĉi insulon. Sed estas dece, ke mi ankaŭ pripensu jene: Mi estas sinjoro de la tuta insulo, efektive reĝo. Mi havas lignon per kiu mi povas konstrui ŝiparon, kaj vinberojn, se ne grenon, por ĝin ŝarĝi, kvankam mia tuta riĉeco estas nur kelke da ormoneroj.” Por ili mi ne havas ian uzon, kaj volonte estus donanta ilin por kvaronbuŝelo da pizoj kaj iom da inko; la lastnomitan mi pleje bezonis. Sed estas plej bone pripensi pli multe pri tio, kion mi havas, ol pri tio, kion mi ne havas.
Denove, mi provas konstrui boaton, sed mi