kaj demandis, “Kien ili prenas ilin?”
“Iri loko kie proksa.”
“Ĉu ili venis tien-ĉi?”
“Jes, jes, veni tie-ĉi aŭ aliloke.”
“Ĉu vi dufoje estis tie-ĉi kun ili?”
“Jes, veni tie-ĉi.”
Li signifas la nordokcidentan flankon de la insulo; tial morgaŭtage mi lin kondukis al tiu-ĉi loko. Li rekonis la lokon, kaj diris al mi, ke li unufoje estis tie, kune kun dekdu viroj. Por sciigi min, li metis vice dekdu ŝtonojn, ilin por mi kalkuli.
“Ĉu iafoje boatoj ne estas perditaj ĉe via marbordo?” Li respondis ke ne estas danĝero, kaj la boatoj ne estas perditaj. Li diris al mi, ke tre malproksime al la luno — tio estas, kie la luno ĵus leviĝis — loĝas gento da blankuloj kiuj similas min mem, kun barboj. Mi ne dubis, ke ili certe venis de Hispanujo por prilabori la orminejojn. Mi demandis: “Ĉu mi povos foriri de tiu-ĉi insulo, kaj kuniĝi kun tiuj-ĉi viroj?”
“Jes, jes, vi iri en du boatoj.”
Estas malfacile kompreni kiamaniere unu viro povas veturi en du boatoj, sed li parolis pri boato duoble granda ol la mia.