Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/82

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unu tagon, mi diris al mia sklavo, “Ĉu vi scias, kiu vin kreis?”

Sed li tute ne povis kompreni la signifon de tiuj-ĉi vortoj. Tial mi diris, “Ĉu vi scias, kiu kreis la maron, la teron sur kiu ni paŝas, la montetojn kaj arbarojn?” Li respondis, ke estas Biko, kies domo troviĝas tre malproksime, kaj Biko estas tiel maljuna, ke la maro kaj la tero ne estas tiel grandaĝa kiel li.

“Se tiu-ĉi maljunulo faris ĉion, kial ĉio ne falas sur la genuojn antaŭ li?”

Mia sklavo alprenis gravan mienon kaj diris, “Ĉio diri ‘O’ al li.”

“Kien la viroj vialandaj iras, kiam ili mortas?”

“Iri Bikon.”

Tiam mi levis mian manon ĉielen, kaj diris, “Dio loĝas tie. Li kreis la mondon, kaj ĉion en ĝi. La luno kaj la steloj estas kreitaĵoj de Lia mano. Dio alsendas la venton kaj pluvon sur la teron, kaj la riveretojn, kiuj fluadas. Li kaŝas la vizaĝon de la ĉielo per nuboj, Li kreskigas la herbon sur la kamparo, kaj kreskaĵojn por la uzo de la homaro. La amo de Dio estas senfina. Kiam ni preĝas, Li alproksimiĝas al ni, kaj aŭdas nin.”