veninte al ilia bordo, ilin instruis pri multaj aferoj.
“Ĉu vi do volas reveturi kun mi al via lando?”
Li respondis, ke li ne povas naĝi tiel malproksimen, tial mi diris al li, ke li min helpu konstrui boaton por veturi en ĝi. Je tio li respondis, “Se vi iri, mi iri.”
“Se mi iros? Ili min manĝos.”
“Ne, mi kaŭzi ili ami vi multe.”
Tiam li diris al mi laŭeble, kiel afable ili agis al kelke da blankuloj. Mi nun montris al li la grandan boaton por sciigi kion li pensas pri ĝi, sed li juĝis, ke ĝi estas tro malgranda. Poste ni iris por rigardi la boaton de la malnova ŝipo, kiu tute ne estis en bonstato, kuŝinte tri jarojn en la sunbrilo. La malfeliĉulo ne dubis, ke ĝi taŭgos. Sed kiamaniere ni povis tion eltrovi? Mi diris al li, ke ni devos konstrui boaton tiel grandan kiel tiun, kaj ke li reiros hejmon en ĝi. Li ne parolis unu vorton, sed graviĝis kaj malĝojiĝis.
“Pro kio vi ĉagrenas?” mi diris
“Vi kolera je mi, kial?”
“Kion vi diras? Mi ne estas malkontenta je vi.”
“Ne malkontenta? ne malkontenta je mi? Kial forsendi sklavo?”