donis al li iom da rumo. Li sciigis al ni per laŭeblaj signoj, kiom li ŝuldas al mi pro ĉio, kion mi faris.
Mi diris, “Pri tio ni poste parolos, sed nun estas necese, ke ni savu nian vivon.” Libere por iri, kien li elektus, Vendredo kuris tien kaj reen, kaj fortimigis la virojn. Ili kuregis al siaj boatoj, kaj baldaŭ troviĝis sur la maro; tiamaniere ni fine liberiĝis de niaj malamikoj.
La viro trovita sursable, diris al ni, ke sia nomo estas Karlo, kaj li venas de Hispanujo. Sed ankaŭ estas alia bezonanta nian zorgadon viro; ĉar la nigruloj lasis boateton sur la sablaĵo, kaj en ĝi mi ekvidis malfeliĉulon duonmortigitan. Li eĉ ne povis suprenrigardi, tiel firme li estis ligita kole kaj piede. Kiam mi tranĉis la ligilojn li profunde ekĝemis, ĉar li pensas, ke tio signifas mortkondukon.
Kiam Vendredo alvenis, mi ordonis, ke li parolu al la maljunulo patrolingve, kaj diru al li, ke li estas libera. Tiu-ĉi bonnovaĵo lin plifortigis, kaj li sin levis sidiĝe en la boato. Sed kiam Vendredo ekaŭdis lin paroli kaj rigardis lian vizaĝon, venis larmoj en miajn okulojn, ĉar mi vidis, ke li kisas kaj ĉirkaŭprenas la malfeliĉan maljunulon, kaj ĝoje saltas ĉirkaŭ li; tiam levinte la manojn, frapante