Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/94

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rigardu la maljunulon. Surdorse ni hejmportis Karlon kaj Jafon de la boato, ĉar ili tute ne povis piediri. La pordo miadoma troviĝis supre kaj ĉar la malfeliĉaj malsanuloj ne povis surrampi la ŝtupetaron, ni faris por ili tendon el malnovaj veloj.

Mi nun estis reĝo super tri viroj, kiel ankaŭ mastro de la insulo, ja! mi fiere povis diri, “Ili ŝuldas al sia reĝo sian vivon, kaj ĝin oferus por mi, se mi ilin ordonus tion fari.” Sed mi ne antaŭvidis, ke mia regado tiel baldaŭ finiĝos. Nun ni devas doni iom da nutraĵo al Karlo kaj Jafo, tial ni buĉis kaj rostis kapridon, kaj ĉirkaŭ ĝi ni kvar poste sidiĝis, kaj mi laŭeble feliĉigis ilin.

Post kelke da tagoj Karlo tute fortiĝis, kaj mi ordonis lin, ke li fosu iom da tero por semejo, ĉar estis certe, ke por nutrigi du buŝojn plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskiĝinte la greno maturiĝis, kaj ni eltrovis, ke ni havas sufiĉon.

Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi kelkajn el la blankaj homoj, ĵetitaj sur tiean bordon, por ke ili loĝiĝu kaj vivu