Paĝo:Deligny - Mia esperantista vivo, 1943.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la « Revue du Touring Club », mi decidis, ke mi almenaŭ povus vidi, kio estas Esperanto. Mi mendis libreton de Sro de Beaufront. Mi ricevis la malgrandan broŝuron iun vendredon posttagmeze kaj tuj komencis studi. Mirinda afero  ! post du horoj mi tre bone konis la gramatikon, kaj, helpe de la vortareto, mi povis skribi dupaĝan leteron al Sro de Beaufront, kiu min gratulis kaj kuraĝigis. Mi do daŭrigis mian studadon kaj enskribiĝis en la Francan Societon de Esperanto.

1901

La duan de Majo 1901, mi sukcesis la provojn de « Atesto pri kapableco » kaj tuj serĉis lernantojn kun kontentiga sukceso. En Aŭgusto, mi ricevis la viziton de Sro Pitlik, inĝeniero de Praha, dum lia vojaĝo al Anglujo. Kompreneble, ĝis tiu dato, mi nur estis parolinta en la nova lingvo kun du aŭ tri lernantoj kaj nia interparolado estis tute simpla. Kun Sro Pitlik estis tute alia afero, kaj dum la unuaj momentoj mi lin ne komprenis, tiom pli ke li parolis tre rapide. Mi petis lin, ke li bonvolu paroli malpli rapide, mi kutimiĝis je lia voĉo kaj post iom da tempo la interparolado fariĝis tre vigla je mia plena kontento.

1902

En 1902, mi organizis kurson en la urbo, kaj en Novembro mi fondis grupon esperantistan en Saint-Omer. Samtempe mi instruis kelkajn liceanoj sed ne oficiale.

1903

Por faciligi al la junuloj la lernadon de la lingvo, mi uzis tre simplan metodon kaj skribis kurson en dek lecionoj, kiun mi sendis al Sro Cart. Li respondis al mi, laŭdante mian verketon, li konsilis al mi ĝin presigi, kaj proponis skribi mem antaŭparolon. Post longa hezitado mi konsentis kaj publikigis en februaro 1903 mian broŝuron « Cours Élémentaire d’Espéranto » kiu havis grandan sukceson. Mi devis represigi ĝin baldaŭ. Fine la libreto havis kvin eldonojn sinsekvajn.