Paĝo:Deschamps - Imitado de Jesu-Kristo, 1909.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Scienculoj tre ŝatas ŝajni instruituloj kaj esti tiel nomataj.

Estas multaj objektoj, kiuj malmulte aŭ neniel utilas al la animo; kaj tiu estas malsaĝega, kiu sin okupas pri ceteraj aferoj, kiuj lian saviĝon ne interesas.

Multaj vortoj ne satigas animon, sed bona vivo koron trankviligas, kaj pura konscienco donas grandan konfidon al Dio.

3. Ju pli multe kaj bone vi scias, des pli severe vi estos juĝata, se vi ne estos pli sankte vivinta.

Ne volu do fieriĝi pro arto aŭ scienco ajn, sed prefere timu pro kono al vi donita.

Se vi kredas, ke vi scias multon kaj bone, memoru tamen ke pli multon vi nescias.

Vin ne plialtigu mem, sed plivole konfesu vian nesciencon.