Paĝo:Deschamps - Imitado de Jesu-Kristo, 1909.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

skandaloj, nek tiel granda malkonduto en monaĥejoj!

Certe, en la juĝa tago, oni ne demandos nin pri niaj legadoj, sed pri niaj agoj; nek ĉu ni bone paroladis, sed ĉu ni bone vivis.

Diru al mi: Kie nun estas tiuj majstroj kaj doktoroj, kiujn vi konis vivantajn, kaj brilantajn en ilia scienco?

Ilin anstataŭas aliaj, kiuj eble pri ili eĉ ne pensas plu.

Dum ili vivo ili ŝajnis io konsiderinda: kaj nun oni ne parolas plu pri ili.

6. He! Kiel rapide pasas la monda gloro! Volu Dio, ke ilia vivo estu konsenta kun ilia scienco! Ili tiam estus utile legintaj kaj lernintaj.

Kiom da homoj perdiĝas en la mondo per vana scienco kaj per forgeso de l’ Dia savo!