Paĝo:Deschamps - Imitado de Jesu-Kristo, 1909.pdf/30

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Se tamen ni volas ke Dio estu inter ni, necese estas ke ni forlasu iafoje nian opinion por havigi pacon.

Kiu homo estas tiel klera, ke ĉion tute scii li povas?

Tial al opinio via ne tro fidu, sed aŭskultu volonte tiun ankaŭ de aliaj.

Se via opinio estas bona, kaj se vi pro Dio ĝin forlasas kaj sekvas alian, vi pli grandan profiton akiros.

3. Mi ofte aŭdis, ke pli senriska estas ricevi konsilon ol doni.

Okazeble via propra opinio estos bona; sed ne voli kun aliaj konsenti, kiam tion postulas okazo aŭ saĝo, estas signo de fiereco kaj obstineco.