Paĝo:Deschamps - Imitado de Jesu-Kristo, 1909.pdf/40

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ne sufiĉas forkuri por venki, sed pacienco kaj humileco vera igas nin pli fortaj ol ĉiuj niaj malamikoj.

4. Kiu, ne tiregante la radikon de l’ malbono, nur eksterajn okazojn evitas, malmulte progresados; al li pli rapide kaj pli forte la tentoj male revenos.

Pli certe vi venkos iom post iom helpita de Dio, kaj per longa pacienco, ol per obstineco forta kaj maltrankvila.

Ofte konsiliĝu en tento, kaj ne agu senindulge kun tentato, kiun vi konsolos, kiel vi mem volus esti konsolata.

5. Komenco de ĉiuj tentoj estas ŝanĝemo de l’ spirito kaj malgranda konfido al Dio.

Ĉar, kiel ŝipo sen direktilo estas tie ĉi kaj tie skuata per ondegoj, tiel homo malforta kaj ŝanĝema, kiu