Paĝo:Deschamps - Imitado de Jesu-Kristo, 1909.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi pli amas senti penton ol koni ĝian difinon.

Se vi memore scius tutan Bilion, kaj samtempe sentencojn de ĉiuj filozofoj, por kio utilus al vi ĉio tio sen amo al Dio kaj helpo de Li?

4. Vaneco de vanecoj, kaj ĉio vaneco, escepte ami Dion kaj Lin solan servi!

Superega saĝeco estas celi la ĉielan gloron per malestimo de l’ mondo.

Vantaĵo estas do kolekti pereeman riĉecon kaj en ĝi esperi.

Vantaĵo ankaŭ, ambicii honorojn kaj sin altigi al estimegata stato.

Vantaĵo, karnajn plezurojn sekvi kaj avidi tion pri kio baldaŭ venos severega puno.

Vantaĵo, longan vivon deziri, kaj malforte zorgi pri bona vivo.

Vantaĵo, nunan vivon nur atenti, kaj la aferojn estontajn ne antaŭvidi.