Paĝo:Devjatnin - Nevola mortiginto, 1896.pdf/2

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Nevola mortiginto.

1.


Varmega tago jam finiĝis,
Tre bela sun’ adiaŭ diris
AL tero, kaj alproksimiĝis
Trankvila nokto. Mi reiris
Al domo mia kaj koleris,
Ĉar tutan tagon mi ĉasadis,
Kaj mia ĉaso ne prosperis:
Mi eĉ ĉasaĵon ne vidadis.
Sur mia voj’ en unu loko
Al lago venis mi, kaj vidas:
Sur ĝia bordo kun fiŝhoko
Konata maljunulo sidas.
Mi lin salutis: „helpu Dio!“
— Mi dankas, — maljunulo diras.
„Nu, eble, vi, pro kompanio,
Kun mi jam hejmen kune iras?“
— Ho, ne, sinjoro! mi intencas
Tre longe sidi, — dankas kore;
Vi finis ĉason, mi komencas, —
Nenion kaptis mi ankoraŭ.
Sed eble vi malmulte provos.
Fiŝetojn kapti? Mi fiŝhokon
Provizan havas, tial povos
Al vi mi servi, — prenu lokon. —

Mi tuj konsentis, ĉar laciĝis
Mi kaj apenaŭ mi iradis, —
Fiŝhokon prenis kaj sidiĝis
Sur laga bord’. Ni paroladis
Pri mia ĉaso malprospera.
Al maljunulo mi rakontis
Kun fajro forta kaj sincera
Pri tio, kion mi renkontis
En ĉaso, li do tre atente
Rakonton mian aŭskultadis
Kaj nur korkaĵon diligente
Sur akvsupraĵo observadis. —


2.

Mi eksilentis. Maljunulo
Fiŝhokon sian plibonigis
Kaj diris: „kiam mi junulo
Ankoraŭ estis, mi pasigis
En ĉaso tutan tempon mian.
Sed nun mi ĉasi tute ĉesis,
Forĵetis eĉ pafilon mian,
Kaj kiel teni ĝin — forgesis.“
Je tio miris mi kaj petis,
Ke li sciigu min, pro kio
Pafilon, ĉason li forĵetis?
„Tre longa estas historio!“