Paĝo:Devjatnin - Nevola mortiginto, 1896.pdf/3

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Al mi malgaje li rediris,
Per griza kapo balancante,
Kaj li subite eksopiris,
Rakonti, ŝajne, ne volante.
Sed jen silenton li ĉesigas
Kaj, cigareton ekfumante,
Komencis: „eble vi devigas
Min rakontadi, atendante
Ekaŭdi ĝojan historion?
Se tiel estas, mi certigi
Vin devas, ke al vi nenion
Tre gajan povas mi sciigi!“
— Vi vane tiel opinias, —
Rediris mi al maljunulo.
„Ne vane, ĉar mi bone scias,
Pri kio pensas eĉ junulo!“
Kaj ree li eksilentinte,
Fiŝhokon sian plibonigis;
Sed post momento, ekĝeminte,
Li jam sen halto ekdaŭrigis.


3.

„Aŭskultu. Antaŭ dudek jaroj
Mi ofte kun pafil’ ĉasadis,
Kaj jen en tiuj ĉi arbaroj
Mi multajn tagojn pasigadis.
Ankoraŭ tiam troviĝadis
Multego da sovaĝaj kaproj,
Kaj en arbar’ sin renkontadis
Eĉ ursoj kaj teruraj aproj.

Jen iam vintre en mateno
Sur kampo, apud mem arbaro
Ĉasistoj estis en kunveno.
Mi ankaŭ estis. Jam hundaro
de ĉeno forte sin ŝiradis
Kaj, ne havante paciencon,
Aeron frostan nur flaradis,
Sentante baldaŭ jam komencon.
Ni ankaŭ, ĉason atendante,
Malpaciencaj jam fariĝis,
Kaj, tre mallaŭte parolante,
En ĉeno ĉiuj ni stariĝis…


4.

Subite en densejo sonis
Trumpeto forta, — mi ektremis:
Per tio ĝi signalon donis,
Ke estas ursoj… Mi ekpremis
Pafilon mian kaj instinkte
Nevole ĉirkaŭ ekrigardis:
De mi proksime, sin arminte
Tre bone, oficiro staris.
En manoj tenis li pafilon,
Ĉe zono larĝa kaj lakita
Pistolon havis kaj tranĉilon.
Mi estis tute konvinkita,
Ke tiel brava militisto
Sendube estas kuraĝulo,
Ke vera estas li ĉasisto
Kaj tial estas ne timulo;
Sed bedaŭrinde mi eraris!…
Mi tamen devas plu rakonti…
…Mi en arbara rando staris
Kaj urson tie ĉi renkonti