Paĝo:Devjatnin - Nevola mortiginto, 1896.pdf/4

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi tre esperis, ĉar mi scias
Kutimojn ursajn… Jen mi aŭdas, —
Al mi „vin gardu“ iu krias…
Antaŭen bone mi rigardas
Kaj, — kia granda mirindaĵo! —
Subite mi proksime vidas
Ursegon: ĝi en arbetaĵo
Senmove kaj silente sidas
Kaj kvazaŭ pensas, kien devas
Ĝi kuri? ĉie estas baro…
Jen multepeze ĝi sin levas
Kaj tuj eliras el arbaro.


5.

Mi kelkajn paŝojn posten faris,
Min al pafilo jam almetis,
Kaj urson pafi min preparis, —
Sed… ho, teruro! mi faletis
Je ŝtipo kaj subite teron
Mi tute falis kaj… ekpafis…
Por mi ekvidis mi danĝeron
Grandegan: urson mi ne trafis!
Ĝi tre rapide kun kriego
Sur min sin ĵetis kaj kun forto
Min premis, ŝiris per ungego…
Jam tre proksime estis morto!…
Mi oficiron ekrigardis —
Kaj kun teruro mi ekvidis
Ke li sin mem nur bone gardis,
Ĉar li jam kuri for rapidis…
Tranĉilon preni mi intencis, —
Ne povis, ĉar min urso premis…
Mi fortojn perdi jam komencis
Kaj de doloro mi nur ĝemis…


6.

Subite pafo!… Urso saltis
De mi tuj, tute min lasinte,
Kaj ĝi de mi proksime haltis. —
Jen liberecon eksentinte,
Min levis mi kun malfacilo,
Al urso mem mi alŝteliĝis
Kaj ĝin ekbatis per tranĉilo:
EN gorĝon rekte ĝi eniĝis…
Mi bone trafis, — urso mortis.
Ĉasistoj ĉiuj tuj kunvenis, —
Sed mi malforton ne elportis
Kaj falis… Ili min subtenis
Kaj portis al glitveturilo…
Subite vidas mi — aliris
Kun sia bela batalilo
Jen oficiro; li ekmiris:
„Ho, kio tie ĉi fariĝis?
Mi estas tute ekfrapita!
Sinjoro, vi ekmalsaniĝis?“
Per tio ĉi indignigita,
Ekkriis mi: „arogantulo!
Vi ĉion tute bone vidis,
Sed vi, malnobla timemulo,
De mi forkuri ekrapidis!“
Kaj en incito mi minuta
Min levis el glitveturilo
Kaj lin kun mia forto tuta
Mi tuj ekbatis per tranĉilo…
Mi vidis sangon, aŭdis krion,
Sed mi nenion jam komprenis,
Ĉar tute perdis mi konscion…
Mi falis, — iu min subtenis…